에스페란토성경 구약(Malnova)
19 LA PSALMARO LIBRO KVARA UNUCENT(시편 제100편)
솔석자
2018. 7. 3. 12:06
PSALMO CENT
Psalmo de dankado.
1 Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!
2 Servu al la Eternulo kun ĝojo,
Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.
3 Sciu, ke la Eternulo estas Dio;
Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas,
Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.
4 Eniru en Liajn pordegojn kun dankado,
En Liajn kortojn kun laŭdado.
Gloru Lin, benu Lian nomon;
5 Ĉar la Eternulo estas bona;
Lia favorkoreco estas eterna,
Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.