에스페란토성경 구약(Malnova)
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-OK(시편 제128편)
솔석자
2018. 7. 5. 11:54
PSALMO CENTDUDEK OK
Kanto de suprenirado.
1 Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laŭ Liaj vojoj.
2 Kiam vi manĝas la laborakiron de viaj manoj,
Feliĉe kaj bone estas al vi.
3 Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbranĉo interne en
via domo;
Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj ĉirkaŭ via tablo.
4 Jen tiel estas benata tiu homo, Kiu timas la Eternulon.
5 Benos vin la Eternulo el Cion,
Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la daŭro de via tuta vivo.
6 Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj.
Paco al Izrael!