에스페란토성경 구약(Malnova)
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTTRIDEK-TRI(시편 제133편)
솔석자
2018. 7. 5. 12:09
PSALMO CENTTRIDEK TRI
Kanto de suprenirado. De David.
1 Jen, kiel bone kaj ĉarme estas,
Se fratoj vivas kune!
2 Kiel la bona oleo, Kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron,
Kaj defluas sur la randon de lia vesto;
3 Kiel la roso, Kiu de Ĥermon malleviĝas sur la montojn de Cion;
Ĉar tie la Eternulo donas la benon,
Vivon por eterne.