에스페란토성경 신약(Nova)

01SANKTA MATEO TRI(마태복음 제03장)

솔석자 2018. 6. 15. 11:39


MATEO TRI

1 En tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo, 2 kaj dirante:

Pentu, ĉar alproksimiĝis la regno de la ĉielo. 3 Ĉar li estas tiu, pri kiu estis dirite per la

profeto Jesaja:

Voĉo de krianto en la dezerto:

Pretigu la vojon de la Eternulo,

Rektigu Liajn irejojn.

 

4 Kaj tiu Johano havis sian vestaĵon el kamelaj haroj, kaj ledan zonon ĉirkaŭ siaj lumboj,

kaj lia nutraĵo estis akridoj kaj sovaĝa mielo. 5 Tiam eliris al li Jerusalem kaj la tuta Judujo

kaj la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan; 6 kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante

siajn pekojn. 7 Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li

diris al ili: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero? 8 Donu do fruktojn

taŭgajn por pento; 9 kaj ne pensu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al

vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham. 10 Kaj jam la hakilo kuŝas ĉe la

radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en

fajron. 11 Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol

mi; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro; 12 lia

ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian draŝejon, kaj li kolektos sian tritikon en la

grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla.

 

13 Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptata de li. 14 Sed tiu lin

malakceptis, dirante: Mi bezonas esti baptata de vi, kaj ĉu vi venas al mi? 15 Sed Jesuo

responde diris al li: Lasu do, ĉar tiel decas al ni plenumi ĉian justecon. Tiam li lasis lin.

16 Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la ĉielo malfermiĝis, kaj li vidis la

Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin; 17 kaj jen voĉo el la

ĉielo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.