PSALMO KVAR
Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David.
1 Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio!
En premo Vi liberigas min;
Korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon.
2 Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata?
Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron? Sela.
3 Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si;
La Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.
4 Tremu, kaj ne peku;
Meditu en viaj koroj, sur viaj kuŝejoj, kaj estu fortikanimaj. Sela.
5 Oferdonu oferojn piajn,
Kaj fidu la Eternulon.
6 Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon?
Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!
7 Vi metis ĝojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia
mosto plimultiĝas.
8 Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas;
Ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco.
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO UNUA SES(시편 제006편) (0) | 2018.06.30 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO UNUA KVIN(시편 제005편) (0) | 2018.06.30 |
19 LA PSALMARO LIBRO UNUA TRI(시편 제003편) (0) | 2018.06.30 |
19 LA PSALMARO LIBRO UNUA DU(시편 제002편) (0) | 2018.06.30 |
19 LA PSALMARO LIBRO UNUA UNU(시편 제001편) (0) | 2018.06.30 |