PSALMO DUDEK OK
De David.
1 Al Vi, ho Eternulo, mi vokas;
Mia Roko, ne silentu al mi;
Se Vi silentos al mi, mi similiĝos al tiuj,
Kiuj iras en la tombon.
2 Aŭskultu la voĉon de mia petego, kiam mi krias al Vi,
Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo.
3 Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj,
Kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj,
Dum malbono estas en ilia koro.
4 Redonu al ili laŭ iliaj faroj kaj laŭ iliaj malbonaj agoj;
Laŭ la faroj de iliaj manoj redonu al ili;
Redonu al ili, kion ili meritas.
5 Ĉar ili ne atentas la agojn de la Eternulo
Kaj la farojn de Liaj manoj,
Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos.
6 Glorata estu la Eternulo,
Ĉar Li aŭskultis la voĉon de mia petego.
7 La Eternulo estas mia forto kaj mia ŝildo;
Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min;
Tial ekĝojas mia koro,
Kaj per mia kanto mi Lin gloros.
8 La Eternulo estas ilia forto,
Li estas savanta forto por Sia sanktoleito.
9 Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon,
Kaj paŝtu kaj altigu ilin eterne.
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO UNUA TRIDEK(시편 제030편) (0) | 2018.07.02 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO UNUA DUDEK-NAŭ(시편 제029편) (0) | 2018.07.02 |
19 LA PSALMARO LIBRO UNUA DUDEK-SEP(시편 제027편) (0) | 2018.07.02 |
19 LA PSALMARO LIBRO UNUA DUDEK-SES(시편 제026편) (0) | 2018.07.02 |
19 LA PSALMARO LIBRO UNUA DUDEK-KVIN(시편 제025편) (0) | 2018.07.02 |