PSALMO KVINDEK SEP
Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon.
1 Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min;
Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo,
Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas,
Ĝis pasos la mizeroj.
2 Mi vokas al Dio Plejalta,
Al Dio, kiu decidas pri mi.
3 Li sendu el la ĉielo kaj helpu min,
Li, kiu hontigas miajn persekutanton; Sela.
Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.
4 Mia animo estas inter leonoj;
Mi kuŝas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj,
Kaj kies lango estas akra glavo.
5 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
Via gloro estu super la tuta tero.
6 Reton ili metis antaŭ miaj piedoj;
Ili premis mian animon;
Ili fosis antaŭ mi foson,
Sed ili mem falis en ĝin. Sela.
7 Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro;
Mi kantos kaj gloros.
8 Vekiĝu, mia honoro, vekiĝu, psaltero kaj harpo;
Mi vekos la matenan ĉielruĝon.
9 Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj;
Mi prikantos Vin inter la gentoj.
10 Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco,
Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.
11 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
Via gloro estu super la tuta tero.
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO DUA KVINDEK-NAŭ(시편 제059편) (0) | 2018.07.02 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO DUA KVINDEK-OK(시편 제058편) (0) | 2018.07.02 |
19 LA PSALMARO LIBRO DUA KVINDEK-SES(시편 제056편) (0) | 2018.07.02 |
19 LA PSALMARO LIBRO DUA KVINDEK-KVIN(시편 제055편) (0) | 2018.07.02 |
19 LA PSALMARO LIBRO DUA KVINDEK-KVAR(시편 제054편) (0) | 2018.07.02 |