PSALMO SESDEK KVAR
Al la ĥorestro. Psalmo de David.
1 Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo;
De la teruro pri malamiko gardu mian vivon.
2 Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj,
Kontraŭ la amaso de krimuloj,
3 Kiuj akrigis sian langon kiel glavon,
Direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn,
4 Por pafi kaŝe kontraŭ senkulpulon;
Subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.
5 Ili fortikigas sin en malbona intenco,
Ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn;
Ili diras: Kiu ilin vidos?
6 Ili elpensas krimojn, kaŝas ilin tre zorge interne en si,
En la profundeco de la koro.
7 Sed Dio pafos kontraŭ ilin;
Per sago subita ili estos frapitaj.
8 Kaj ili falos per sia propra lango;
Ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.
9 Kaj ektimos ĉiuj homoj,
Kaj ili rakontos la agon de Dio
Kaj komprenos Liajn farojn.
10 La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin;
Kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron.
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO DUA SESDEK-SES(시편 제066편) (0) | 2018.07.02 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO DUA SESDEK-KVIN(시편 제065편) (0) | 2018.07.02 |
19 LA PSALMARO LIBRO DUA SESDEK-TRI(시편 제063편) (0) | 2018.07.02 |
19 LA PSALMARO LIBRO DUA SESDEK-DU(시편 제062편) (0) | 2018.07.02 |
19 LA PSALMARO LIBRO DUA SESDEK-UNU(시편 제061편) (0) | 2018.07.02 |