PSALMO SEPDEK
Al la ĥorestro. De David. Pro memoro.
1 Volu, ho Dio, savi min;
Ho Eternulo, rapidu helpi min.
2 Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj serĉas mian animon;
Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
3 Kun honto iru returne tiuj,
Kiuj diras al mi: Ha, ha!
4 Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj;
Kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam:
Granda estas Dio.
5 Kaj mi estas mizera kaj malriĉa;
Ho Dio, rapidu al mi.
Vi estas mia helpo kaj mia savanto;
Ho Eternulo, ne malrapidu.
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO DUA SEPDEK-DU(시편 제072편) (0) | 2018.07.02 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO DUA SEPDEK-UNU(시편 제071편) (0) | 2018.07.02 |
19 LA PSALMARO LIBRO DUA SESDEK-NAŭ(시편 제069편) (0) | 2018.07.02 |
19 LA PSALMARO LIBRO DUA SESDEK-OK(시편 제068편) (0) | 2018.07.02 |
19 LA PSALMARO LIBRO DUA SESDEK-SEP(시편 제067편) (0) | 2018.07.02 |