PSALMO OKDEK SEP
De la Koraĥidoj. Psalmo-kanto.
1 Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.
2 La Eternulo amas la pordegojn de Cion
Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.
3 Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela.
4 Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel,
Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo:
Jen tiu tie naskiĝis.
5 Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis,
Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.
6 La Eternulo notos, enskribante la popolojn:
Ĉi tiu tie naskiĝis. Sela.
7 Kaj la kantistoj kaj muzikistoj:
Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO TRIA OKDEK-NAŭ(시편 제089편) (0) | 2018.07.03 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO TRIA OKDEK-OK(시편 제088편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO TRIA OKDEK-SES(시편 제086편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO TRIA OKDEK-KVIN(시편 제085편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO TRIA OKDEK-KVAR(시편 제084편) (0) | 2018.07.03 |