에스페란토성경 구약(Malnova)

19 LA PSALMARO LIBRO KVARA NAŭDEK-TRI(시편 제093편)

솔석자 2018. 7. 3. 11:48

PSALMO NAŭDEK TRI

1 La Eternulo reĝas; Li estas vestita de majesto;

La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco;

Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu.

2 De antikve estas fortika Via trono;

Vi estas de eterne.

3 Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian voĉon,

Levas la riveroj sian bruon;

4 Pli ol la bruo de multego da akvo,

Ol la potencaj ondoj de la maro,

Potenca estas la Eternulo en la altaĵo.

5 Viaj leĝoj estas tre fidindaj;

Via domo estas ornamita de sankteco,

Ho Eternulo, por eterne.