에스페란토성경 구약(Malnova)

19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTTRIDEK-KVAR(시편 제134편)

솔석자 2018. 7. 5. 12:12

PSALMO CENTTRIDEK KVAR

Kanto de suprenirado.

 

1 Nun benu la Eternulon, ĉiuj sklavoj de la Eternulo,

Kiuj en la noktoj staras en la domo de la Eternulo.

2 Levu la manojn al la sanktejo, Kaj benu la Eternulon.

3 El Cion benu vin la Eternulo,

La Kreinto de la ĉielo kaj la tero.