PSALMO CENTTRIDEK OK
De David.
1 Mi gloras Vin el mia tuta koro;
Antaŭ la dioj mi Vin prikantas.
2 Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo,
Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco;
Ĉar Vi grandigis pli ol ĉio Vian nomon per Via vorto.
3 En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min,
Vi donis forton al mia animo.
4 Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj reĝoj de la tero,
Ĉar ili aŭdis la vortojn de Via buŝo.
5 Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo;
Ĉar granda estas la gloro de la Eternulo.
6 Ĉar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon,
Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime.
7 Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon;
Kontraŭ la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon,
Kaj Via dekstra mano min helpas.
8 La Eternulo plenumos por mi.
Ho Eternulo, Via boneco estas eterna;
La kreitaĵojn de Viaj manoj ne forlasu.
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTKVARDEK(시편 제140편) (0) | 2018.07.05 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTTRIDEK-NAŭ(시편 제139편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTTRIDEK-SEP(시편 제137편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTTRIDEK-SES(시편 제136편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTTRIDEK-KVIN(시편 제135편) (0) | 2018.07.05 |