PSALMO CENTKVARDEK SES
1 Haleluja!
Gloru, ho mia animo, la Eternulon.
2 Mi gloros la Eternulon en la daŭro de mia tuta vivo,
Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.
3 Ne fidu eminentulojn,
Homidon, kiu ne povas helpi.
4 Eliras lia spirito, li reiras en sian teron;
Kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj.
5 Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob,
Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,
6 Kiu kreis la ĉielon kaj la teron,
La maron, kaj ĉion, kio estas en ili,
Kiu gardas la veron eterne;
7 Kiu faras justecon al la prematoj,
Donas panon al la malsataj.
La Eternulo liberigas la malliberulojn;
8 La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj;
La Eternulo restarigas la kurbigitojn;
La Eternulo amas la virtulojn;
9 La Eternulo gardas la enmigrintojn,
Subtenas orfon kaj vidvinon;
Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.
10 La Eternulo reĝas eterne,
Via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj. Haleluja!
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTKVARDEK-OK(시편 제148편) (0) | 2018.07.05 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTKVARDEK-SEP(시편 제147편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTKVARDEK-KVIN(시편 제145편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTKVARDEK-KVAR(시편 제144편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTKVARDEK-TRI(시편 제143편) (0) | 2018.07.05 |