JESAJA SES
1 En la jaro de la morto de la reĝo Uzija mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta
kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon. 2 Serafoj staris supre de
Li; ĉiu havis po ses flugiloj; per du li kovris sian vizaĝon, per du li kovris
siajn piedojn, kaj per du li flugis. 3 Kaj unu vokadis al alia, kaj diris: Sankta,
sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro.
4 Ekŝanceliĝis de la vokanta voĉo la kolonoj de la pordo,kaj la domo pleniĝis
de fumo.5 Kaj mi diris:Ve al mi! ĉar mi pereis;ĉar mi estas homo kun malpura
buŝo,kaj mi loĝas inter popolo malpurbuŝa,kaj la Reĝon,la Eternulon Cebaot,
vidis miaj okuloj. 6 Tiam alflugis al mi unu el la serafoj, havante en la mano
ardantan karbon, kiun li per prenilo prenis de la altaro, 7 kaj li ektuŝis mian
buŝon, kaj diris: Jen ĉi tio ektuŝis vian buŝon, kaj foriĝis via malpieco, kaj via
peko estas pardonita. 8 Kaj mi ekaŭdis la voĉon de la Sinjoro, kiu diris: Kiun
Mi sendos, kaj kiu iros por ni? Kaj mi diris: Jen mi estas, sendu min. 9 Tiam
Li diris: Iru kaj diru al tiu popolo: Vi aŭdos, sed ne komprenos; vi vidos, sed
ne rimarkos. 10 Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj ĝiajn orelojn surdigu,
kaj ĝiajn okulojn blindigu, por ke ĝi ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke ĝi ne
aŭdu per siaj oreloj,por ke ĝi ne komprenu per sia koro, por ke ĝi ne konverti
-ĝu kaj ne saniĝu. 11 Mi diris: Ĝis kiam, ho Sinjoro? Kaj Li respondis: Ĝis
malpleniĝos la urboj pro nehavado de loĝantoj kaj la domoj pro nehavado de
homoj, kaj ĝis la tero tute dezertiĝos. 12 Kaj la Eternulo forigos la homojn,
kaj granda estos la forlasiteco en la lando. 13 Se restos en ĝi dekono, ĝi
ankaŭ ekstermiĝos, sed kiel terebintarbo aŭ kverko, de kiuj post la dehako
restas ankoraŭ radiko; sankta semo estos ĝia radiko.
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
23 JESAJA OK(이사야 제08장) (0) | 2018.07.11 |
---|---|
23 JESAJA SEP(이사야 제07장) (0) | 2018.07.11 |
23 JESAJA KVIN(이사야 제05장) (0) | 2018.07.11 |
23 JESAJA KVAR(이사야 제04장) (0) | 2018.07.11 |
23 JESAJA TRI(이사야 제03장) (0) | 2018.07.11 |