LIBRO DUA
PSALMO KVARDEK DU
Al la ĥorestro. Instruo de la Koraĥidoj.
1 Kiel cervo sopiras al fluanta akvo,
Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.
2 Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion;
Kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?
3 Miaj larmoj fariĝis mia pano tage kaj nokte,
Ĉar oni diras al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?
4 Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras,
Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis ĝin en
la domon de Dio,
Ĉe laŭta kantado kaj glorado de festanta amaso.
5 Kial vi malĝojas, ho mia animo?
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio;
Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.
6 Malĝojas en mi mia animo;
Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj Ĥermon,
Sur la monto Micar.
7 Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj;
Ĉiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.
8 En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon,
Kaj en la nokto mi havas kanton al Li,
Preĝon al la Dio de mia vivo.
9 Mi diras al Dio, mia Roko: Kial Vi min forgesis?
Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko?
10 Kvazaŭ dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj,
Dirante al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?
11 Kial vi malĝojas, ho mia animo?
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio;
Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO DUA KVARDEK-KVAR(시편 제044편) (0) | 2018.07.02 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO DUA KVARDEK-TRI(시편 제043편) (0) | 2018.07.02 |
19 LA PSALMARO LIBRO UNUA KVARDEK-UNU(시편 제041편) (0) | 2018.07.02 |
19 LA PSALMARO LIBRO UNUA KVARDEK(시편 제040편) (0) | 2018.07.02 |
19 LA PSALMARO LIBRO UNUA TRIDEK-NAŭ(시편 제039편) (0) | 2018.07.02 |