PSALMO KVARDEK TRI
1 Juĝu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraŭ popolo
nepia;
De homo malverema kaj maljusta savu min.
2 Ĉar Vi estas la Dio de mia forto; kial Vi forpuŝis min?
Kial mi iradas malĝoja pro la premado de la malamiko?
3 Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu,
Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via loĝejo.
4 Kaj mi venos al la altaro de Dio,
Al la Dio de mia ĝojo kaj ĝuo;
Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.
5 Kial vi malĝojas, ho mia animo?
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio;
Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO DUA KVARDEK-KVIN(시편 제045편) (0) | 2018.07.02 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO DUA KVARDEK-KVAR(시편 제044편) (0) | 2018.07.02 |
19 LA PSALMARO LIBRO DUA KVARDEK-DU(시편 제042편) (0) | 2018.07.02 |
19 LA PSALMARO LIBRO UNUA KVARDEK-UNU(시편 제041편) (0) | 2018.07.02 |
19 LA PSALMARO LIBRO UNUA KVARDEK(시편 제040편) (0) | 2018.07.02 |