에스페란토성경 구약(Malnova)

19 LA PSALMARO LIBRO DUA SESDEK-SEP(시편 제067편)

솔석자 2018. 7. 2. 17:11

PSALMO SESDEK SEP

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto.

 

1 Dio nin korfavoru kaj benu;

Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon. Sela.

2 oni ekkonu sur la tero Vian vojon,

En ĉiuj popoloj Vian savon.

3 Danku Vin popoloj, ho Dio,

Danku Vin ĉiuj popoloj.

4 Ĝoju kaj kantu gentoj,

Ĉar Vi juĝas popolojn juste,

Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela.

5 Danku Vin popoloj, ho Dio,

Danku Vin ĉiuj popoloj.

6 La tero donis sian frukton;

Benos nin Dio, nia Dio.

7 Benos nin Dio;

Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.