PSALMO OKDEK DU
Psalmo de Asaf.
1 Dio stariĝis en Dia anaro;
Inter la dioj Li juĝas.
2 Ĝis kiam vi juĝos maljuste,
Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.
3 Estu justaj al malriĉulo kaj orfo;
Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
4 Liberigu malriĉulon kaj mizerulon;
El la mano de malvirtulo ilin savu.
5 Ili ne scias kaj ne komprenas,
En mallumo ili marŝas;
Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero.
6 Mi diris: Vi estas dioj,
Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;
7 Sed vi mortos, kiel homoj,
Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj.
8 Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron;
Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO TRIA OKDEK-KVAR(시편 제084편) (0) | 2018.07.03 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO TRIA OKDEK-TRI(시편 제083편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO TRIA OKDEK-UNU(시편 제081편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO TRIA OKDEK(시편 제080편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO TRIA SEPDEK-NAŭ(시편 제079편) (0) | 2018.07.03 |