PSALMO OKDEK KVAR
Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de la Koraĥidoj.
1 Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot!
2 Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo;
Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.
3 Eĉ birdo trovas domon kaj hirundo neston por si,
En kiu ĝi tenas siajn idojn:
Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Reĝo kaj mia Dio.
4 Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo:
Ili laŭdas Vin konstante. Sela.
5 Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi,
Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;
6 Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn,
Kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj;
7 Ili iras de forto al forto,
Aperas antaŭ Dio sur Cion.
8 Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon;
Aŭskultu, ho Dio de Jakob! Sela.
9 Nia ŝildo, vidu, ho Dio,
Kaj rigardu la vizaĝon de Via sanktoleito.
10 Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj:
Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio,
Ol loĝi en tendoj de malvirto.
11 Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo;
Favoron kaj honoron donas la Eternulo;
Li ne domaĝas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.
12 Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO TRIA OKDEK-SES(시편 제086편) (0) | 2018.07.03 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO TRIA OKDEK-KVIN(시편 제085편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO TRIA OKDEK-TRI(시편 제083편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO TRIA OKDEK-DU(시편 제082편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO TRIA OKDEK-UNU(시편 제081편) (0) | 2018.07.03 |