PSALMO CENT
Psalmo de dankado.
1 Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!
2 Servu al la Eternulo kun ĝojo,
Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.
3 Sciu, ke la Eternulo estas Dio;
Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas,
Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.
4 Eniru en Liajn pordegojn kun dankado,
En Liajn kortojn kun laŭdado.
Gloru Lin, benu Lian nomon;
5 Ĉar la Eternulo estas bona;
Lia favorkoreco estas eterna,
Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO KVARA UNUCENT-DU(시편 제102편) (0) | 2018.07.03 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO KVARA UNUCENT-UNU(시편 제101편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVARA NAŭDEK-NAŭ(시편 제099편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVARA NAŭDEK-OK(시편 제098편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVARA NAŭDEK-SEP(시편 제097편) (0) | 2018.07.03 |