PSALMO CENT UNU
Psalmo de David.
1 Bonecon kaj justecon mi prikantos;
Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos.
2 Mi penas iri prudente la vojon de pieco;
Kiam Vi venos al mi?
Mi iras kun pura koro interne de mia domo.
3 Mi ne metas antaŭ miajn okulojn malbonan aferon;
Mi malamas farojn de malfideleco,
Ili ne aliĝas al mi.
4 Koro perversa foriĝu de mi;
Malbonon mi ne volas koni.
5 Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos;
Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne
toleros.
6 Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke
ili sidu kun mi;
Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi.
7 Ne loĝos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite;
Kiu diras malveron, tiu ne staros antaŭ miaj okuloj.
8 Fervore mi ekstermos ĉiujn malvirtulojn de la lando,
Por elradikigi el la urbo de la Eternulo ĉiujn krimulojn.
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO KVARA UNUCENT-TRI(시편 제103편) (0) | 2018.07.03 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO KVARA UNUCENT-DU(시편 제102편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVARA UNUCENT(시편 제100편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVARA NAŭDEK-NAŭ(시편 제099편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVARA NAŭDEK-OK(시편 제098편) (0) | 2018.07.03 |