PSALMO CENTDEK TRI
1 Haleluja!
Gloru, sklavoj de la Eternulo,
Gloru la nomon de la Eternulo.
2 La nomo de la Eternulo estu benata
De nun kaj eterne.
3 De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo
Estas glorata la nomo de la Eternulo.
4 Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo;
Super la ĉielo estas Lia gloro.
5 Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte,
6 Kiu kliniĝas por rigardi
La ĉielon kaj la teron,
7 Kiu el la polvo restarigas mizerulon,
El la koto levas malriĉulon,
8 Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo?
9 Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj.
Haleluja!
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDEK-KVIN(시편 제115편) (0) | 2018.07.03 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDEK-KVAR(시편 제114편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDEK-DU(시편 제112편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDEK-UNU(시편 제111편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDEK(시편 제110편) (0) | 2018.07.03 |