PSALMO CENDEK KVAR
1 Kiam Izrael eliris el Egiptujo,
La domo de Jakob el fremda popolo,
2 Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, Izrael Lia regno.
3 La maro vidis kaj forkuris,
Jordan turniĝis malantaŭen;
4 La montoj saltis kiel ŝafoj,
La montetoj kiel ŝafidoj.
5 Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris?
Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?
6 Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj,
Montetoj, kiel ŝafidoj?
7 Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero,
Antaŭ la Dio de Jakob,
8 Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo,
Graniton en akvodonan fonton.
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDEK-SES(시편 제116편) (0) | 2018.07.03 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDEK-KVIN(시편 제115편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDEK-TRI(시편 제113편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDEK-DU(시편 제112편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDEK-UNU(시편 제111편) (0) | 2018.07.03 |