에스페란토성경 구약(Malnova)

19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK(시편 제120편)

솔석자 2018. 7. 3. 23:05

PSALMO CENTDUDEK

Kanto de suprenirado.

 

1 Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, Kaj Li aŭskultis min.

2 Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo,

De falsa lango.

3 Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango?

4 Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj genistaj.

5 Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, Ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!

6 Tro longe loĝis mia animo

Inter malamantoj de paco.

7 Mi estas pacema;

Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.