PSALMO CENTDUDEK DU
Kanto de suprenirado. De David.
1 Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi:
Ni iru en la domon de la Eternulo.
2 Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, Ho Jerusalem,
3 Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo,
En kiu ĉio kuniĝis.
4 Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo,
Laŭ la moro de Izrael,
Por glori la nomon de la Eternulo.
5 Ĉar tie staris tronoj de juĝo,
Tronoj de la domo de David.
6 Deziru pacon al Jerusalem;
Bonan staton havu viaj amantoj.
7 Paco estu inter viaj muroj,
Bonstato en viaj palacoj.
8 Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru:
Paco estu al vi.
9 Pro la domo de la Eternulo, nia Dio,
Mi deziras al vi bonon.
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-KVAR(시편 제124편) (0) | 2018.07.05 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-TRI(시편 제123편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-UNU(시편 제121편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK(시편 제120편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDEK-NAŭ(시편 제119편) (0) | 2018.07.03 |