PSALMO CENTDUDEK
Kanto de suprenirado.
1 Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, Kaj Li aŭskultis min.
2 Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo,
De falsa lango.
3 Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango?
4 Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj genistaj.
5 Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, Ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!
6 Tro longe loĝis mia animo
Inter malamantoj de paco.
7 Mi estas pacema;
Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-DU(시편 제122편) (0) | 2018.07.05 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-UNU(시편 제121편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDEK-NAŭ(시편 제119편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDEK-OK(시편 제118편) (0) | 2018.07.03 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDEK-SEP(시편 제117편) (0) | 2018.07.03 |