PSALMO CENTDUDEK TRI
Kanto de suprenirado.
1 Al Vi mi levas miajn okulojn,
Ho Vi, kiu sidas en la ĉielo!
2 Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj,
Kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,
Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio,
Ĝis Li korfavoros nin.
3 Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin;
Ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.
4 Tute pleniĝis nia animo
De la insultado de arogantuloj,
De la malhonorado de fieruloj.
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-KVIN(시편 제125편) (0) | 2018.07.05 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-KVAR(시편 제124편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-DU(시편 제122편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-UNU(시편 제121편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK(시편 제120편) (0) | 2018.07.03 |