PSALMO CENTDUDEK KVIN
Kanto de suprenirado.
1 Kiuj fidas la Eternulon,
Tiuj estas kiel la monto Cion,
Kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.
2 Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem, Kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon,
De nun kaj eterne.
3 Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj;
Por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo.
4 Bonfaru, ho Eternulo, al tiuj, Kiuj estas bonaj kaj piaj per sia koro;
5 Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj,
La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj.
Paco al Izrael!
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-SEP(시편 제127편) (0) | 2018.07.05 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-SES(시편 제126편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-KVAR(시편 제124편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-TRI(시편 제123편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-DU(시편 제122편) (0) | 2018.07.05 |