PSALMO CENTDUDEK SES
Kanto de suprenirado.
1 Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion,
Tiam ni estis kiel sonĝantoj.
2 Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado;
Tiam oni diris inter la popoloj:
Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.
3 Ion grandan la Eternulo faris por ni:
Ni ĝojas.
4 Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn,
Kiel riveretojn en sudan landon.
5 Kiuj semas kun larmoj,
Tiuj rikoltos kun kanto.
6 Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo;
Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-OK(시편 제128편) (0) | 2018.07.05 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-SEP(시편 제127편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-KVIN(시편 제125편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-KVAR(시편 제124편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-TRI(시편 제123편) (0) | 2018.07.05 |