에스페란토 성경- 한글 성경/Nova-신약

01 SANKTA MATEO OK - 마태복음 제08장

솔석자 2020. 7. 5. 15:26

MATEO OK - 마태복음 제8장

 

1 Kaj kiam li malsupreniris de la monto, lin sekvis grandaj homamasoj.

예수께서 산에서 내려오시니 허다한 무리가 좇으니라

2 Kaj jen venis al li leprulo kaj adorkliniĝis al li, dirante: Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.

한 문둥병자가 나아와 절하고 가로되 「주여 원하시면 저를 깨끗케 하실 수 있나이다」 하거늘

3 Kaj li etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante: Mi volas; estu purigita. Kaj tuj lia lepro estis purigita.

예수께서 손을 내밀어 저에게 대시며 가라사대 「내가 원하 노니 깨끗함을 받으라」 하신대 즉시 그의 문둥병이 깨끗하여진지라

4 Kaj Jesuo diris al li: Zorgu, ke vi diru al neniu. Sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu la donon, kiun Moseo ordonis, por atesto al ili.

예수께서 이르시되 「삼가 아무에게도 이르지 말고 다만 가서 제사장에게 네 몸을 보이고 모세의 명한 예물을 드려 저희에게 증거하라」 하시니라

5 Kaj kiam li eniris en Kapernaumon, venis al li centestro, petante lin,

예수께서 가버나움에 들어가시니 한 백부장이 나아와 간구하여

6 kaj dirante: Sinjoro, mia knabo kuŝas paralizulo en la domo, kaj terure suferas.

가로되 「주여 내 하인이 중풍병으로 집에 누워 몹시 괴로와하나이다」

7 Kaj li diris al li: Mi venos, kaj sanigos lin.

가라사대 「내가 가서 고쳐주리라

8 Kaj la centestro responde diris: Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo saniĝos.

백부장이 대답하여 가로되 「주여 내 집에 들어오심을 나는 감당치 못하겠사오니 다만 말씀으로만 하옵소서 그러면 내 하인이 낫겠삽나이다

9 Ĉar mi ankaŭ estas homo sub aŭtoritato, havante soldatojn sub mi; kaj mi diras al ĉi tiu: Iru; kaj li iras; kaj al alia: Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo: Faru ĉi tion; kaj li ĝin faras.

나도 남의 수하에 있는 사람이요 내 아래도 군사가 있으니 이더러 가라 하면 가고 저더러 오라 하면 오고 내 종더러 이것을 하라 하면 하나이다」

10 Kaj kiam Jesuo tion aŭdis, li miris, kaj diris al la sekvantoj: Vere mi diras al vi, ke ĉe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido.

예수께서 들으시고 기이히 여겨 좇는 자들에게 이르시되 「내가 진실로 너희에게 이르노니 이스라엘 중 아무에게서도 이만한 믿음을 만나보지 못하였노라

11 Kaj mi diras al vi, ke multaj venos el la oriento kaj la okcidento, kaj sidiĝos kun Abraham kaj Isaak kaj Jakob en la regno de la ĉielo;

또 너희에게 이르노니 동서로부터 많은 사람이 이르러 아브라함과 이삭과 야곱과 함께 천국에 앉으려니와

12 sed la filoj de la regno estos elĵetitaj en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

나라의 본 자손들은 바깥 어두운데 쫓겨나 거기서 울며 이를 갊이 있으리라

13 Kaj Jesuo diris al la centestro: Iru; kiel vi kredis, tiel estu farite al vi. Kaj lia knabo saniĝis en tiu sama horo.

예수께서 백부장에게 이르시되 「가라 네 믿은대로 될찌어다」 하시니 그 시로 하인이 나으니라

14 Kaj kiam Jesuo venis en la domon de Petro, li vidis lian bopatrinon kuŝanta, malsana de febro.

예수께서 베드로의 집에 들어가사 그의 장모가 열병으로 앓아 누운것을 보시고

15 Kaj li tuŝis ŝian manon, kaj la febro forlasis ŝin; kaj ŝi leviĝis kaj servis al li.

그의 손을 만지시니 열병이 떠나가고 여인이 일어나서 예수께 수종들더라

16 Kaj kiam vesperiĝis, oni venigis al li multajn demonhavantojn; kaj li elpelis la spiritojn per vorto, kaj sanigis ĉiujn malsanulojn;

저물매 사람들이 귀신 들린 자를 많이 데리고 예수께 오거늘 예수께서 말씀으로 귀신들을 쫓아내시고 병든자를 다 고치시니

17 por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome: Li mem prenis niajn malfortaĵojn kaj portis niajn malsanojn.

이는 선지자 이사야로 하신 말씀에 '우리 연약한 것을 친히 담당하시고 병을 짊어지셨도다' 함을 이루려 하심이더라

18 Kaj kiam Jesuo vidis ĉirkaŭ si grandan homamason, li ordonis transiri al la alia bordo.

예수께서 무리가 자기를 에워쌈을 보시고 저 편으로 건너가기를 명하시니라

19 Kaj venis unu skribisto, kaj diris al li: Majstro, mi vin sekvos, kien ajn vi iros.

한 서기관이 나아와 예수께 말씀하되 「선생님이여 어디로 가시든지 저는 좇으리이다」

20 Kaj Jesuo diris al li: La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la ĉielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kuŝigi sian kapon.

예수께서 이르시되 「여우도 굴이 있고 공중의 새도 거처가 있으되 오직 인자는 머리 둘 곳이 없다」 하시더라

21 Kaj alia el la disĉiploj diris al li: Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron.

제자 중에 또 하나가 가로되 「주여 나로 먼저 가서 내 부친을 장사하게 허락하옵소서」

22 Sed Jesuo diris al li: Sekvu min, kaj lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn.

예수께서 가라사대 「죽은 자들로 저희 죽은 자를 장사하게 하고 너는 나를 좇으라」 하시니라

23 Kaj kiam li eniris en ŝipeton, liaj disĉiploj lin sekvis.

배에 오르시매 제자들이 좇았더니

24 Kaj jen okazis granda malsereno sur la maro, tiel ke la ŝipeto estis kovrita de la ondoj; sed li dormadis.

바다에 큰 놀이 일어나 물결이 배에 덮이게 되었으되 예수는 주무시는지라

25 Kaj ili venis, kaj vekis lin, dirante: Sinjoro, savu; ni pereas.

그 제자들이 나아와 깨우며 가로되 「주여 구원하소서 우리가 죽겠나이다」

26 Kaj li diris al ili: Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj? Tiam li leviĝis, kaj admonis la ventojn kaj la maron; kaj fariĝis granda sereno.

예수께서 이르시되 「어찌하여 무서워하느냐 믿음이 적은 자들아」 하시고 곧 일어나사 바람과 바다를 꾸짖으신대 아주 잔잔하게 되거늘

27 Kaj la homoj miregis, dirante: Kia estas ĉi tiu, ke eĉ la ventoj kaj la maro lin obeas?

그 사람들이 기이히 여겨 가로되 「이 어떠한 사람이기에 바람과 바다도 순종하는고」 하더라

28 Kaj kiam li venis al la alia bordo, en la landon de la Gadaranoj, lin renkontis du demonhavantoj, elvenante el inter la tomboj, tre furiozaj, tiel, ke neniu povis preterpasi per tiu vojo.

또 예수께서 건너편 가다라 지방에 가시매 귀신 들린 자 둘이 무덤 사이에서 나와 예수를 만나니 저희는 심히 사나와 아무도 그 길로 지나갈 수 없을만 하더라

29 Kaj jen ili kriis, dirante: Kio estas inter ni kaj vi, ho Filo de Dio? ĉu vi venis ĉi tien, por turmenti nin antaŭ la tempo?

이에 저희가 소리질러 가로되 「하나님의 아들이여 우리와 당신과 무슨 상관이 있나이까 때가 이르기 전에 우리를 괴롭게 하려고 여기 오셨나이까」 하더니

30 Kaj malproksime de ili estis granda grego da porkoj, paŝtiĝantaj tie.

마침 멀리서 많은 돼지 떼가 먹고 있는지라

31 Kaj la demonoj petegis lin, dirante: Se vi elpelos nin, forsendu nin en la gregon da porkoj.

귀신들이 예수께 간구하여 가로되 「만일 우리를 쫓아 내실찐대 돼지 떼에 들여보내소서」 한대

32 Kaj li diris al ili: Iru. Kaj elirinte, ili foriris en la porkojn; kaj jen kuris la tuta grego malsupren de la krutaĵo en la maron, kaj pereis en la akvoj.

저희더러 「가라」 하시니 귀신들이 나와서 돼지에게로 들어가는지라 온 떼가 비탈로 내리 달아 바다에 들어가서 물에서 몰사하거늘

33 Kaj la paŝtistoj forkuris kaj iris en la urbon, kaj rakontis ĉion, kaj pri la demonhavintoj.

치던 자들이 달아나 시내에 들어가 이 모든 일과 귀신 들린 자의 일을 고하니

34 Kaj jen la tuta urbo elvenis renkonte al Jesuo; kaj vidinte lin, ili petegis, ke li transiru el iliaj limoj.

온 시내가 예수를 만나려고 나가서 보고 그 지방에서 떠나시기를 간구하더라