에스페란토 성경- 한글 성경/Nova-신약

01 SANKTA MATEO NAŭ - 마태복음 제09장

솔석자 2020. 7. 5. 16:07

MATEO NAŭ - 마태복음 제9장

 

1 Kaj enirinte en ŝipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon.

예수께서 배에 오르사 건너가 본 동네에 이르시니

2 Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kuŝantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo: Kuraĝu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.

침상에 누운 중풍병자를사람들이 데리고 오거늘 예수께서 저희의 믿음을 보시고 중풍병자에게 이르시되 「소자야 안심하라 네 죄사함을 받았느니라

3 Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si: Ĉi tiu blasfemas.

어떤 서기관들이 속으로 이르되 '이 사람이 참람하도다'

4 Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris: Kial vi pensas malbonon en viaj koroj?

예수께서 그 생각을 아시고 가라사대 「너희가 어찌하여 마음에 악한 생각을 하느냐

5 Ĉar kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu kaj piediru?

네 죄사함을 받았느니라 하는 말과 일어나 걸어가라 하는 말이 어느 것이 쉽겠느냐

6 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn ― tiam li diris al la paralizulo: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.

그러나 인자가 세상에서 죄를 사하는 권세가 있는 줄을 너희로 알게 하려 하노라」 하시고 중풍병자에게 말씀하시되 「일어나 네 침상을 가지고 집으로 가라」 하시니

7 Kaj li leviĝis, kaj iris al sia domo.

그가 일어나 집으로 돌아가거늘

8 Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian aŭtoritaton al homoj.

무리가 보고 두려워하며 이런 권세를 사람에게 주신 하나님께 영광을 돌리니라

9 Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan ĉe la impostejo; kaj li diris al li: Sekvu min. Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin.

예수께서 거기서 떠나 지나가시다가 마태라 하는 사람이 세관에 앉은 것을 보시고 이르시되 나를 좇으라 하시니 일어나 좇으니라

10 Kaj dum li sidis ĉe manĝo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidiĝis tie kun Jesuo kaj liaj disĉiploj.

예수께서 마태의 집에서 앉아 음식을 잡수실 때에 많은 세리와 죄인들이 와서 예수와 그 제자들과 함께 앉았더니

11 Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj disĉiploj: Kial via instruisto manĝas kun impostistoj kaj pekuloj?

바리새인들이 보고 그 제자들에게 이르되 「어찌하여  너희 선생은 세리와 죄인들과 함께 잡수시느냐」

12 Kaj aŭdinte tion, li diris: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.

예수께서 들으시고 이르시되 「건강한 자에게는 의원이 쓸데 없고 병든자에게라야 쓸데 있느니라

13 Sed iru, kaj lernu, kion signifas ĉi tio: Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; ĉar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.

너희는 가서 내가 긍휼을 원하고 제사를 원치아니하노라 하신 뜻이 무엇인지 배우라 내가 의인을 부르러 온 것이 아니라 죄인을 부르러 왔노라」하시니라

14 Tiam alvenis al li la disĉiploj de Johano, dirante: Kial ni kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj disĉiploj ne fastas?

그 때에 요한의 제자들이 예수께 나아와가로되 「우리와 바리새인들은 금식하는데 어찌하여 당신의 제자들은 금식하지 아니하나이까」

15 Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu la filoj de la edziĝejo povas malĝoji, dum la fianĉo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fianĉo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos.

예수께서 저희에게 이르시되 「혼인집 손님들이 신랑과 함께 있을 동안에 슬퍼할 수 있느뇨 그러나 신랑을 빼앗길 날이  이르리니 그 때에는 금식할 것이니라

16 Kaj neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston, ĉar la plenigaĵo forprenas de la vesto, kaj pli malbona ŝiraĵo fariĝas.

생베 조각을 낡은 옷에 붙이는 자가 없나니 이는 기운 것이 그 옷을 당기어 해어짐이 더하게 됨이요

17 Ankaŭ oni ne enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruiĝos; sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaŭ konserviĝas.

새 포도주를 낡은 가죽 부대에 넣지 아니하나니 그렇게 하면 부대가 터져 포도주도 쏟아지고 부대도 버리게 됨이라 새 포도주는 새 부대에 넣어야 둘이 다 보전되느니라

18 Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorkliniĝis al li, dirante: Mia filino ĵus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur ŝin, kaj ŝi vivos.

예수께서 이 말씀을 하실 때에 한 직원이 와서 절하고 가로되 「내 딸이 방장 죽었사오나 오셔서 그 몸에 손을 얹으소서 그러면 살겠나이다」 하니

19 Kaj Jesuo leviĝis, kaj sekvis lin, kaj ankaŭ liaj disĉiploj.

예수께서 일어나 따라 가시매 제자들도 가더니

20 Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaŭ lin kaj tuŝis la randon de lia mantelo;

열 두 해를 혈루증으로 앓는 여자가 예수의 뒤로 와서 그 겉옷 가를 만지니

21 ĉar ŝi diris en si: Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita.

이는 제 마음에 그 겉옷만 만져도 구원을 받겠다 함이라

22 Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte ŝin, diris: Kuraĝu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resaniĝis.

예수께서 돌이켜 그를 보시며 가라사대 「딸아 안심하라 네 믿음이 너를 구원하였다」 하시니 여자가 그 시로 구원을 받으니라

23 Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn,

예수께서 그 직원의 집에 가사 피리 부는 자들과 훤화하는 무리를 보시고

24 diris: Foriru; ĉar la knabineto ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin.

가라사대 「물러가라 이 소녀가 죽은 것이 아니라 잔다」 하시니 저희가 비웃더라

25 Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis ŝian manon; kaj la knabineto leviĝis.

무리를 내어 보낸 후에 예수께서 들어가사 소녀의 손을 잡으시매 일어나는지라

26 Kaj disiris tiu famo en tiun tutan regionon.

그 소문이 온 땅에 퍼지더라

27 Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante: Kompatu nin, ho filo de David.

예수께서 거기서 떠나 가실 쌔 두 소경이 따라오며 소리질러 가로되 「다윗의 자손이여 우리를 불쌍히 여기소서」 하더니

28 Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi kredas, ke mi povas fari ĉi tion? Ili diris al li: Jes, Sinjoro.

예수께서 집에 들어가시매 소경들이 나아오거늘 예수께서 이르시되 「내가 능히 이 일 할 줄을 믿느냐」 대답하되 「주여 그러하오이다」 하니

29 Tiam li tuŝis iliajn okulojn, dirante: Estu al vi laŭ via fido.

이에 예수께서 저희 눈을 만지시며 가라사대 「너희 믿음대로 되라」 하신대

30 Kaj iliaj okuloj malfermiĝis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili: Gardu vin, ke neniu tion sciu.

그 눈들이 밝아진지라 예수께서 엄히 경계하시되 「삼가 아무에게도 알게 하지 말라」 하셨으나

31 Sed elirinte, ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono.

저희가 나가서 예수의 소문을 그 온 땅에 전파하니라

32 Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan demonhavanton.

저희가 나갈 때에 귀신들려 벙어리 된 자를 예수께 데려오니

33 Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo parolis; kaj la homamasoj miris, dirante: Neniam tia afero estas vidita en Izrael.

귀신이 쫓겨나고 벙어리가 말하거늘 무리가 기이히 여겨 가로되 「이스라엘 가운데서 이런 일을 본때가 없다」 하되

34 Sed la Fariseoj diris: Per la estro de la demonoj li elpelas demonojn.

바리새인들은 가로되 「저가 귀신의 왕을 빙자하여 귀신을 쫓아낸다」 하더라

35 Kaj Jesuo trairis ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon.

예수께서 모든 성과 촌에 두루 다니사 저희 회당에서 가르치시며 천국 복음을 전파하시며 모든 병과 모든 약한 것을 고치시니라

36 Kaj vidante la homamasojn, li estis kortuŝita pri ili, ĉar ili estis mizerigitaj kaj disigitaj, kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston.

무리를 보시고 민망히 여기시니 이는 저희가 목자 없는 양과 같이 고생하며 유리함이라

37 Tiam li diris al siaj disĉiploj: La rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj.

이에 제자들에게 이르시되 「추수할 것은 많되 일군은 적으니

38 Petu do la Sinjoron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.

그러므로 추수하는 주인에게 청하여 추수할 일군들을 보내어 주소서 하라」 하시니라