에스페란토 성경- 한글 성경/Nova-신약

01 SANKTA MATEO DEK UNU - 마태복음 제11장

솔석자 2020. 7. 6. 15:48

MATEO DEK UNU - 마태복음 제11장

 

1 Kaj kiam Jesuo finis siajn ordonojn al siaj dek du disĉiploj, li foriris de tie, por instrui kaj prediki en iliaj urboj.

예수께서 열 두 제자에게 명하시기를 마치시고 이에 저희 여러 동네에서 가르치시며 전도하시려고 거기를 떠나가시니라

2 Kaj kiam Johano aŭdis en la malliberejo pri la faroj de Kristo, li sendis per siaj disĉiploj,

요한이 옥에서 그리스도의 하신 일을 듣고 제자들을 보내어

3 por diri al li: Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian?

예수께 여짜오되 「오실 그이가 당신이오니이까 우리가 다른 이를 기다리오리이까」

4 Kaj Jesuo responde diris al ili: Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi aŭdas kaj vidas:

예수께서 대답하여 가라사대 너희가 가서 듣고 보는 것을 요한에게 고하되

5 blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, kaj mortintoj leviĝas, kaj al malriĉuloj evangelio estas predikata.

'소경이 보며 앉은뱅이가 걸으며 문둥이가 깨끗함을 받으며 귀머거리가 들으며 죽은 자가 살아나며 가난한 자에게 복음 이 전파된다' 하라

6 Kaj feliĉa estas ĉiu, kiu ne falpuŝiĝas pro mi.

누구든지 나를 인하여 실족하지 아니하는 자는 복이 있도다」 하시니라

7 Kaj kiam ili foriris, Jesuo komencis paroli al la homamasoj pri Johano: Kion vi eliris en la dezerton por rigardi? ĉu junkon skuatan de la vento?

저희가 떠나매 예수께서 무리에게 요한에 대하여 말씀하시되 「너희가 무엇을 보려고 광야에 나갔더냐 바람에 흔들리는 갈대냐

8 Sed kion vi eliris por vidi? ĉu homon mole vestitan? Jen tiuj, kiuj portas molajn vestojn, troviĝas en domoj de reĝoj.

그러면 너희가 무엇을 보려고 나갔더냐 부드러운 옷 입은 사람이냐 부드러운 옷을 입은 자들은 왕궁에 있느니라

9 Sed kion vi eliris por vidi? ĉu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton.

그러면 너희가 어찌하여 나갔더냐 선지자를 보려더냐 옳다 내가 너희에게 이르노니 선지자보다 나은 자니라

10 Ĉar li estas tiu, pri kiu estas skribite:

Jen Mi sendos Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo,

Kaj li preparos antaŭ vi vian vojon.

기록된바 '보라 내가 내 사자를 네 앞에 보내노니 저가 네 길을 네 앞에 예비하리라' 하신 것이 이 사람에 대한 말씀이니라

11 Vere mi diras al vi: Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de la ĉielo, estas pli granda ol li.

내가 진실로 너희에게 말하노니 여자가 낳은 자 중에 세례 요한보다 큰 이가 일어남이 없도다 그러나 천국에서는 극히 작은 자라도 저보다 크니라

12 Kaj de post la tagoj de Johano, la Baptisto, ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas ĝin.

세례 요한의 때부터 지금까지 천국은 침노를 당하나니 침노하는 자는 빼앗느니라

13 Ĉar ĉiuj profetoj kaj la leĝo profetis ĝis Johano.

모든 선지자와 및 율법의 예언한 것이 요한까지니

14 Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estas Elija, kiu estis venonta.

만일 너희가 즐겨 받을찐대 오리라 한 엘리야가 곧 이 사람이니라

15 Kiu havas orelon por aŭdi, tiu aŭdu.

귀 있는 자는 들을찌어다

16 Sed al kio mi komparu ĉi tiun generacion? Ĝi similas al infanoj, kiuj sidas sur la placoj, kaj vokas al la ceteraj,

이 세대를 무엇으로 비유할꼬 비유컨대 아이들이 장터에 앉아 제 동무를 불러

17 dirante: Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.

가로되 '우리가 너희를 향하여 피리를 불어도 너희가 춤추지 않고 우리가 애곡하여도 너희가 가슴을 치지 아니하였다' 함과 같도다

18 Ĉar venis Johano, nek manĝante nek trinkante, kaj ili diras: Li havas demonon.

요한이 와서 먹지도 않고 마시지도 아니하매 저희가 말하기를 '귀신이 들렸다' 하더니

19 La Filo de homo venis, manĝante kaj trinkante, kaj ili diras: Jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la saĝeco estas pravigita de siaj faroj.

인자는 와서 먹고 마시매 말하기를 '보라 먹기를 탐하고 포도주를 즐기는 사람이요 세리와 죄인의 친구로다' 하니 지혜는 그 행한 일로 인하여 옳다 함을 얻느니라

20 Tiam li komencis riproĉi la urbojn, en kiuj estis faritaj la plej multaj el liaj potencaj faroj; ĉar ili ne pentis.

예수께서 권능을 가장 많이 베푸신 고을들이 회개치 아니하므로 그 때에 책망하시되

21 Ve al vi, Ĥorazin! Ve al vi, Betsaida! Ĉar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, antaŭ longe ili jam pentus en sakaĵo kaj cindro.

화가 있을찐저 고라신아 화가 있을찐저 벳새다야 너희에게서 행한 모든 권능을 소돔에서 행하였더면 저희가 벌써 베옷을 입고 재에 앉아 회개하였으리라

22 Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la tago de juĝado, ol por vi.

내가 너희에게 이르노니 심판날에 두로와 시돈이 너희보다 견디기 쉬우리라

23 Kaj vi, Kapernaum! ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi malsupreniĝos ĝis Hades; ĉar se en Sodom estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, ĝi restus ĝis hodiaŭ.

가버나움아 네가 하늘에까지 높아지겠느냐 음부에까지 낮아지리라 네게서 행한 모든 권능을 소돔에서 행하였더면 그 성이 오늘날까지 있었으리라

24 Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por la lando de Sodom en la tago de juĝado, ol por vi.

내가 너희에게 이르노니 심판 날에 소돔 땅이 너보다 견디기 쉬우리라」 하시니라

25 En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj;

그 때에 예수께서 대답하여 가라사대 「천지의 주재이신 아버지여 이것을 지혜롭고 슬기 있는 자들에게는 숨기시고 어린 아이들에게는 나타내심을 감사하나이다

26 jes, Patro, ĉar tiel estis bone antaŭ Vi.

옳소이다 이렇게 된 것이 아버지의 뜻이니이다

27 Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin.

내 아버지께서 모든 것을 내게 주셨으니 아버지 외에는 아들을 아는 자가 없고 아들과 또 아들의 소원대로 계시를 받는 자 외에는 아버지를 아는 자가 없느니라

28 Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos.

수고하고 무거운 짐진 자들아 다 내게로 오라 내가 너희를 쉬게 하리라

29 Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj.

나는 마음이 온유하고 겸손하니 나의 멍에를 메고 내게 배우라 그러면 너희 마음이 쉼을 얻으리니

30 Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza.

이는 내 멍에는 쉽고 내 짐은 가벼움이라하시니라