에스페란토 성경- 한글 성경/Nova-신약

01 SANKTA MATEO DEK TRI - 마태복음 제13장

솔석자 2020. 7. 8. 13:50

MATEO DEK TRI - 마태복음 제13장

 

1 En tiu tago Jesuo eliris el la domo kaj sidiĝis apud la maro.

그 날에 예수께서 집에서 나가사 바닷가에 앉으시매

2 Kaj kolektiĝis al li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en ŝipeton, kaj sidis; kaj la tuta homamaso staris sur la marbordo.

큰 무리가 그에게 모여 들거늘 예수께서 배에 올라가 앉으시고 온 무리는 해변에 섰더니

3 Kaj li multe parolis al ili per paraboloj, dirante: Jen semisto eliris, por semi;

예수께서 비유로 여러 가지를 저희에게 말씀하여 가라사대 「씨를 뿌리는 자가 뿌리러 나가서

4 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin;

뿌릴 쌔 더러는 길가에 떨어지매 새들이 와서 먹어버렸고

5 kaj aliaj falis sur ŝtonajn lokojn, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero;

더러는 흙이 얕은 돌밭에 떨어지매 흙이 깊지 아니하므로 곧 싹이 나오나

6 kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis.

해가 돋은 후에 타져서 뿌리가 없으므로 말랐고

7 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin;

더러는 가시떨기 위에 떨어지매 가시가 자라서 기운을 막았고

8 kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.

더러는 좋은 땅에 떨어지매 혹 백 배, 혹 육십 배, 혹 삼십 배의 결실을 하였느니라

9 Kiu havas orelojn, tiu aŭdu.

귀 있는 자는 들으라」 하시니라

10 Kaj la disĉiploj venis, kaj diris al li: Kial vi parolas al ili per paraboloj?

제자들이 예수께 나아와 가로되 「어찌하여 저희에게 비유로 말씀하시나이까」

11 Kaj li respondis kaj diris al ili: Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la ĉielo, sed al ili ne estas donite.

대답하여 가라사대 「천국의 비밀을 아는 것이 너희에게는 허락되었으나 저희에게는 아니되었나니

12 Ĉar kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos prenita eĉ tio, kion li havas.

무릇 있는 자는 받아 넉넉하게 되되 무릇 없는 자는 그 있는 것도 빼앗기리라

13 Tial mi parolas al ili per paraboloj; ĉar vidante, ili ne rimarkas, kaj aŭdante, ili ne aŭdas nek komprenas.

그러므로 내가 저희에게 비유로 말하기는 저희가 보아도 보지 못하며 들어도 듣지 못하며 깨닫지 못함이니라

14 Kaj por ili plenumiĝis tiu profetaĵo de Jesaja, kiu diras:

Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos;

Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;

이사야의 예언이 저희에게 이루었으니 일렀으되 '너희가 듣기는 들어도 깨닫지 못할 것이요 보기는 보아도 알지 못하리라

15 Ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis,

Kaj iliaj oreloj aŭdas malklare,

Kaj siajn okulojn ili fermis;

Por ke ili ne vidu per siaj okuloj,

Kaj ne aŭdu per siaj oreloj,

Kaj ne komprenu per sia koro,

Kaj ne rekonvertiĝu,

Kaj ke Mi ne sanigu ilin.

이 백성들의 마음이 완악하여져서 그 귀는 듣기에 둔하고 눈은 감았으니 이는 눈으로 보고 귀로 듣고 마음으로 깨달아 돌이켜 내게 고침을 받을까 두려워함이라' 하였느니라

16 Sed feliĉaj estas viaj okuloj, ĉar ili vidas; kaj viaj oreloj, ĉar ili aŭdas.

그러나 너희 눈은 봄으로, 너희 귀는 들음으로 복이 있도다

17 Vere mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj justuloj deziris vidi tion, kion vi vidas, sed ili ne vidis; kaj aŭdi tion, kion vi aŭdas, sed ili ne aŭdis.

내가 진실로 너희에게 이르노니 많은 선지자와 의인이 너희 보는 것들을 보고자 하여도 보지 못하였고 너희 듣는 것을 듣고자 하여도 듣지 못하였느니라

18 Vi do aŭdu la parabolon de la semisto.

그런즉 씨 뿌리는 비유를 들으라

19 Kiam iu aŭdas la vorton de la regno kaj ne komprenas ĝin, tiam venas la malbonulo, kaj forprenas tion, kio estas semita en lia koro. Ĉi tiu estas la ricevinta semon apud la vojo.

아무나 천국 말씀을 듣고 깨닫지 못할 때는 악한 자가 와서 그 마음에 뿌리운 것을 빼앗나니 이는 곧 길가에 뿌리운 자요

20 Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la ŝtonaj lokoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin;

돌밭에 뿌리웠다는 것은 말씀을 듣고 즉시 기쁨으로 받되

21 sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj li falpuŝiĝas.

그 속에 뿌리가 없어 잠시 견디다가 말씀을 인하여 환난이나 핍박이 일어나는 때에는 곧 넘어지는 자요

22 Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo sufokas la vorton, kaj li fariĝas senfrukta.

가시떨기에 뿌리웠다는 것은 말씀을 들으나 세상의 염려와 재리의 유혹에 말씀이 막혀 결실치 못하는 자요

23 Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj komprenas ĝin; kaj tiu ja portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.

좋은 땅에 뿌리웠다는 것은 말씀을 듣고 깨닫는 자니 결실하여 혹 백 배, 혹 육십 배, 혹 삼십 배가 되느니라」 하시더라

24 Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la ĉielo similas al homo, kiu semis bonan semon en sia kampo;

예수께서 그들 앞에 또 비유를 베풀어 가라사대 「천국은 좋은 씨를 제 밭에 뿌린 사람과 같으니

25 sed dum homoj dormis, lia malamiko venis kaj semis lolon meze de la tritiko, kaj foriris.

사람들이 잘 때에 그 원수가 와서 곡식 가운데 가라지를 덧뿌리고 갔더니

26 Kaj kiam la trunketo kreskis kaj donis frukton, tiam aperis ankaŭ la lolo.

싹이 나고 결실할 때에 가라지도 보이거늘

27 Kaj la sklavoj de la dommastro venis, kaj diris al li: Sinjoro, ĉu vi ne semis bonan semon en via kampo? De kie do ĝi havas lolon?

집 주인의 종들이 와서 말하되 '주여 밭에 좋은 씨를 심지 아니하였나이까 그러면 가라지가 어디서 생겼나이까'

28 Kaj li diris al ili: Iu malamiko faris tion. Kaj la sklavoj diris al li: Ĉu vi do volas, ke ni iru kaj kolektu ĝin?

주인이 가로되 '원수가 이렇게 하였구나' 종들이 말하되 '그러면 우리가 가서 이것을 뽑기를 원하시나이까'

29 Sed li diris: Ne; por ke, kolektante la lolon, vi ne elradikigu ankaŭ la tritikon.

주인이 가로되 '가만 두어라 가라지를 뽑다가 곡식까지 뽑을까 염려하노라

30 Lasu al ambaŭ kreski kune ĝis la rikolto; kaj en la tempo de la rikolto mi diros al la rikoltistoj: Kolektu unue la lolon, kaj ligu ĝin en faskojn, por bruligi ĝin; sed kolektu la tritikon en mian grenejon.

둘 다 추수 때까지 함께 자라게 두어라 추수 때에 내가 추숫군들에게 말하기를 가라지는 먼저 거두어 불사르게 단으로 묶고 곡식은 모아 내 곳간에 넣으라' 하리라

31 Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la ĉielo similas al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj semis en sia kampo;

또 비유를 베풀어 가라사대 「천국은 마치 사람이 자기 밭에 갖다 심은 겨자씨 한 알 같으니

32 ĝi vere estas pli malgranda ol ĉiuj semoj, sed kreskinte, ĝi estas pli granda ol la legomoj, kaj fariĝas arbo, tiel ke venas la birdoj de la ĉielo kaj loĝas en ĝiaj branĉoj.

이는 모든 씨보다 작은 것이로되 자란 후에는 나물보다 커서 나무가 되매 공중의 새들이 와서 그 가지에 깃들이느니라

33 Alian parabolon li parolis al ili: La regno de la ĉielo similas al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezurojn da faruno, ĝis la tuto fermentis.

또 비유로 말씀하시되 「천국은 마치 여자가 가루 서말 속에 갖다 넣어 전부 부풀게 한 누룩과 같으니라

34 Ĉion tion parolis Jesuo per paraboloj al la homamasoj, kaj sen parabolo li parolis nenion al ili;

예수께서 이 모든 것을 무리에게 비유로 말씀하시고 비유가 아니면 아무 것도 말씀하지 아니하셨으니

35 por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto, nome:

Mi malfermos per sentenco mian buŝon;

Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.

이는 선지자로 말씀하신바 '내가 입을 열어 비유로 말하고 창세부터 감추인 것을 드러내리라' 함을 이루려 하심이니라

36 Tiam forsendinte la homamasojn, li venis en la domon; kaj liaj disĉiploj venis al li, dirante: Klarigu al ni la parabolon pri la lolo de la kampo.

이에 예수께서 무리를 떠나사 집에 들어가시니 제자들이 나아와 가로되 「밭의 가라지의 비유를 우리에게 설명하여 주소서

37 Kaj responde li diris: Tiu, kiu semas la bonan semon, estas la Filo de homo;

대답하여 가라사대 「좋은 씨를 뿌리는이는 인자요

38 kaj la kampo estas la mondo; kaj la bonaj semoj estas la filoj de la regno; kaj la lolo estas la filoj de la malbonulo;

밭은 세상이요 좋은 씨는 천국의 아들들이요 가라지는 악한 자의 아들들이요

39 kaj la malamiko, kiu ilin semis, estas la diablo; kaj la rikolto estas la fino de la mondaĝo; kaj la rikoltistoj estas anĝeloj.

가라지를 심은 원수는 마귀요 추수 때는 세상 끝이요 추숫군은 천사들이니

40 Kiel do la lolo estas kolektita kaj bruligita per fajro, tiel estos ĉe la fino de la mondaĝo.

그런즉 가라지를 거두어 불에 사르는 것 같이 세상 끝에도 그러하리라

41 La Filo de homo elsendos siajn anĝelojn, kaj ili kolektos el lia regno ĉiun falpuŝilon, kaj ĉiujn, kiuj faras maljustecon,

인자가 그 천사들을 보내리니 저희가 그 나라에서 모든 넘어지게 하는 것과 또 불법을 행하는 자들을 거두어 내어

42 kaj ĵetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

풀무불에 던져 넣으리니 거기서 울며 이를 갊이 있으리라

43 Tiam la justuloj brilos kiel la suno en la regno de sia Patro. Kiu havas orelojn, tiu aŭdu.

그 때에 의인들은 자기 아버지 나라에서 해와 같이 빛나리라 귀 있는 자는 들으라

44 La regno de la ĉielo similas al kaŝita en kampo trezoro, kiun viro trovis kaj kaŝis, kaj pro ĝojo li iras kaj vendas ĉion, kion li posedas, kaj aĉetas tiun kampon.

천국은 마치 밭에 감추인 보화와 같으니 사람이 이를 발견한 후 숨겨 두고 기뻐하여 돌아가서 자기의 소유를 다 팔아 그 밭을 샀느니라

45 Cetere, la regno de la ĉielo similas al komercisto, serĉanta belajn perlojn;

또 천국은 마치 좋은 진주를 구하는 장사와 같으니

46 kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin.

극히 값진 진주 하나를 만나매 가서 자기의 소유를 다 팔아 그 진주를 샀느니라

47 Plue, la regno de la ĉielo similas al reto, kiu estis ĵetita en la maron kaj kolektis el ĉiu speco,

또 천국은 마치 바다에 치고 각종 물고기를 모는 그물과 같으니

48 kaj kiun, kiam ĝi pleniĝis, oni suprentiris al la marbordo; kaj sidiĝinte, ili kolektis la bonajn en ujojn, sed la malbonajn ili ĵetis eksteren.

그물에 가득하매 물가로 끌어내고 앉아서 좋은 것은 그릇에 담고 못된 것은 내어 버리느니라

49 Tiel estos en la fino de la mondaĝo: la anĝeloj eliros, kaj apartigos la malbonulojn el inter la justuloj,

세상 끝에도 이러하리라 천사들이 와서 의인 중에서 악인을 갈라내어

50 kaj ĵetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

풀무 불에 던져 넣으리니 거기서 울며 이를 갊이 있으리라

51 Ĉu vi komprenis ĉion tion? Ili diris al li: Jes.

이 모든 것을 깨달았느냐」 하시니 대답하되 「그러하오이다」

52 Kaj li diris al ili: Tial ĉiu skribisto, disĉipligita en la regnon de la ĉielo, similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn.

예수께서 가라사대 「그러므로 천국의 제자 된 서기관마다 마치 새 것과 옛 것을 그 곳간에서 내어오는 집주인과 같으니라

53 Kaj kiam Jesuo finis tiujn parabolojn, li foriris de tie.

예수께서 이 모든 비유를 마치신 후에 거기를 떠나서

54 Kaj veninte en sian patrujon, li instruis ilin en ilia sinagogo, tiel ke ili miris, kaj diris: De kie ĉi tiu viro havas tian saĝecon kaj la potencaĵojn?

고향으로 돌아가사 저희 회당에서 가르치시니 저희가 놀라 가로되 「이 사람의 이 지혜와 이런 능력이 어디서 났느뇨

55 Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de la ĉarpentisto? ĉu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj fratoj Jakobo kaj Joses kaj Simon kaj Judas?

이는 그 목수의 아들이 아니냐 그 모친은 마리아, 그 형제들은 야고보, 요셉, 시몬, 유다라 하지 않느냐

56 Kaj ĉu liaj fratinoj ne estas ĉiuj ĉe ni? De kie do li ĉion tion havas?

그 누이들은 다 우리와 함께 있지 아니하냐 그런즉 이 사람의 이 모든 것이 어디서 났느뇨」 하고

57 Kaj ili ofendiĝis pro li. Sed Jesuo diris al ili: Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo.

예수를 배척한지라 예수께서 저희에게 말씀하시되 「선지자가 자기 고향과 자기 집 외에서는 존경을 받지 않음이 없느니라」 하시고

58 Kaj pro ilia nekredemo li faris tie ne multajn potencaĵojn.

저희의 믿지 않음을 인하여 거기서 많은 능력을 행치 아니하시니라