에스페란토 성경- 한글 성경/Nova-신약

01 SANKTA MATEO DEK KVAR - 마태복음 제14장

솔석자 2020. 7. 9. 00:18

MATEO DEK KVAR - 마태복음 제14장

 

1 En tiu tempo la tetrarĥo Herodo aŭdis la famon pri Jesuo,

그 때에 분봉왕 헤롯이 예수의 소문을 듣고

2  kaj diris al siaj servantoj: Tiu estas Johano, la Baptisto; li leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj energias en li.

그 신하들에게 이르되 「이는 세례 요한이라 저가 죽은 자 가운데서 살아났으니 그러므로 이런 권능이 그 속에서 운동하는도다」 하더라

3 Ĉar Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis lin en malliberejon pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo.

전에 헤롯이 그 동생 빌립의 아내 헤로디아의 일로 요한을 잡아 결박하여 옥에 가두었으니

4 Ĉar Johano diris al li: Ne decas, ke vi havu ŝin.

이는 요한이 헤롯에게 말하되 「당신이 그 여자를 취한 것이 옳지 않다」 하였음이라

5 Kaj dezirante mortigi lin, li timis la popolon, ĉar oni opiniis lin profeto.

헤롯이 요한을 죽이려 하되 민중이 저를 선지자로 여기므로 민중을 두려워하더니

6 Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la filino de Herodias dancis en la mezo, kaj plaĉis al Herodo.

마침 헤롯의 생일을 당하여 헤로디아의 딸이 연석 가운데서 춤을 추어 헤롯을 기쁘게 하니

7 Tiam li ĵure promesis doni al ŝi ion ajn, kion ŝi petos.

헤롯이 맹세로 그에게 「무엇이든지 달라는대로 주겠다」 허락하거늘

8 Kaj ŝi, instigite de sia patrino, diris: Donu al mi ĉi tie sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.

그가 제 어미의 시킴을 듣고 가로되 「세례 요한의 머리를 소반에 담아 여기서 내게 주소서」 하니

9 Kaj la reĝo malĝojis; tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ordonis doni ĝin;

왕이 근심하나 자기의 맹세한 것과 그 함께 앉은 사람들을 인하여 주라 명하고

10 kaj sendinte, li senkapigis Johanon en la malliberejo.

사람을 보내어 요한을 옥에서 목베어

11 Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino, kaj ŝi alportis ĝin al sia patrino.

그 머리를 소반에 담아다가 그 여아에게 주니 그가 제 어미에게 가져가니라

12 Kaj liaj disĉiploj venis kaj forportis la korpon kaj enterigis ĝin, kaj ili iris kaj rakontis tion al Jesuo.

요한의 제자들이 와서 그 시체를 가져다가 장사하고 가서 예수께 고하니라

13 Kaj Jesuo, aŭdinte, foriris de tie en ŝipeto al dezerta loko aparte; kaj la homamasoj, aŭdinte, sekvis lin, piedirante el la urboj.

예수께서 들으시고 배를 타고 떠나사 따로 빈 들에 가시니 무리가 듣고 여러 고을로부터 걸어서 좇아간지라

14 Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortuŝiĝis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn.

예수께서 나오사 큰 무리를 보시고 불쌍히 여기사 그 중에 있는 병인을 고쳐 주시니라

15 Kaj kiam venis la vespero, liaj disĉiploj venis al li, dirante: La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon.

저녁이 되매 제자들이 나아와 가로되 「이곳은 빈들이요 때도 이미 저물었으니 무리를 보내어 마을에 들어가 먹을 것을 사 먹게 하소서」

16 Sed Jesuo diris al ili: Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili manĝi.

예수께서 가라사대 「갈 것 없다 너희가 먹을 것을 주어라

17 Kaj ili diris al li: Ni nenion havas ĉi tie, krom kvin panoj kaj du fiŝoj.

제자들이 가로되 「여기 우리에게 있는 것은 떡 다섯 개와 물고기 두 마리 뿐이니이다」

18 Kaj li diris: Alportu ilin ĉi tien al mi.

가라사대 「그것을 내게 가져오라」 하시고

19 Kaj li ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj.

무리를 명하여 잔디 위에 앉히시고 떡 다섯 개와 물고기 두 마리를 가지사 하늘을 우러러 축사하시고 떡을 떼어 제자들에게 주시매 제자들이 무리에게 주니

20 Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn.

다 배불리 먹고 남은 조각을 열 두 바구니에 차게 거두었으며

21 Kaj la manĝantoj estis ĉirkaŭ kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.

먹은 사람은 여자와 아이 외에 오천 명이나 되었더라

22 Kaj tuj li devigis la disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri antaŭ li al la alia bordo, ĝis li forsendos la homamason.

예수께서 즉시 제자들을 재촉하사 자기가 무리를 보내는 동안에 배를 타고 앞서 건너편으로 가게 하시고

23 Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por preĝi; kaj kiam vesperiĝis, li estis tie sola.

무리를 보내신 후에 기도하러 따로 산에 올라가시다 저물매 거기 혼자 계시더니

24 Sed la ŝipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; ĉar la vento estis kontraŭa.

배가 이미 육지에서 수 리나 떠나서 바람이 거슬리므로 물결을 인하여 고난을 당하더라

25 Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro.

밤 사경에 예수께서 바다 위로 걸어서 제자들에게 오시니

26 Sed la disĉiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviliĝis, dirante: Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo.

제자들이 그 바다 위로 걸어오심을 보고 놀라 유령이라 하며 무서워하여 소리 지르거늘

27 Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante: Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu.

예수께서 즉시 일러 가라사대 「안심하라 내니 두려워 말라

28 Kaj responde al li Petro diris: Sinjoro, se ĝi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo.

베드로가 대답하여 가로되 「주여 만일 주시어든 나를 명하사 물 위로 오라 하소서」 한대

29 Kaj li diris: Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la ŝipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo.

오라」 하시니 베드로가 배에서 내려 물 위로 걸어서 예수께로 가되

30 Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakviĝi, li ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min.

바람을 보고 무서워 빠져 가는지라 소리질러 가로되 「주여 나를 구원하소서」 하니

31 Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li: Ho malgrandfidulo, kial vi dubis?

예수께서 즉시 손을 내밀어 저를 붙잡으시며 가라사대 「믿음이 적은 자여 왜 의심하였느냐」 하시고

32 Kaj kiam ili supreniris en la ŝipeton, la vento ĉesiĝis.

배에 함께 오르매 바람이 그치는지라

33 Kaj tiuj, kiuj estis en la ŝipeto, adorkliniĝis al li, dirante: Vere vi estas Filo de Dio.

배에 있는 사람들이 예수께 절하며 가로되 「진실로 하나님의 아들이로소이다」 하더라

34 Kaj transirinte, ili alvenis teren ĉe Genesaret.

저희가 건너가 게네사렛 땅에 이르니

35 Kaj kiam la viroj de tiu loko ekkonis lin, ili sendis en la tutan ĉirkaŭaĵon, kaj venigis al li ĉiujn malsanulojn;

그 곳 사람들이 예수신 줄을 알고 그 근방에 두루 통지하여 모든 병든 자를 예수께 데리고 와서

36 kaj ili petis lin, ke ili nur tuŝu la randon de lia mantelo; kaj ĉiuj, kiuj tuŝis, estis tute resanigitaj.

다만 예수의 옷가에라도 손을 대게 하시기를 간구하니 손을 대는 자는 다 나음을 얻으니라