APOKALIPSO DEK DU 1 Kaj granda signo vidiĝis en la ĉielo: virino vestita per la suno, kaj la luno sub ŝiaj piedoj, kaj sur ŝia kapo krono el dek du steloj; 2 kaj estante graveda, ŝi ekkriis, naskodolorigate kaj suferante por naski. 3 Kaj vidiĝis alia signo en la ĉielo; kaj jen granda ruĝa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademoj..