PSALMO CENTTRIDEK
Kanto de suprenirado.
1 El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.
2 Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon;
Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego.
3 Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?
4 Sed Vi estas pardonema,
Por ke Vi estu respektata.
5 Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis.
6 Mia animo atendas mian Sinjoron pli,
Ol la gardantoj atendas la matenon,
La gardantoj la matenon.
7 Izrael fidu la Eternulon;
Ĉar ĉe la Eternulo estas favorkoreco Kaj ĉe Li estas granda liberigo.
8 Kaj Li liberigos Izraelon
De ĉiuj liaj pekoj.
'에스페란토성경 구약(Malnova)' 카테고리의 다른 글
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTTRIDEK-DU(시편 제132편) (0) | 2018.07.05 |
---|---|
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTTRIDEK-UNU(시편 제131편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-NAŭ(시편 제129편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-OK(시편 제128편) (0) | 2018.07.05 |
19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-SEP(시편 제127편) (0) | 2018.07.05 |