에스페란토성경 구약(Malnova)

19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTTRIDEK-UNU(시편 제131편)

솔석자 2018. 7. 5. 12:04

PSALMO CENTTRIDEK UNU

Kanto de suprenirado. De David.

 

1 Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne leviĝas alte

miaj okuloj;

Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi.

2 Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon;

Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel infano demamigita,

Tiel estas en mi mia animo.

3 Ho Izrael, fidu la Eternulon,

De nun kaj eterne.