에스페란토성경 구약(Malnova)

19 LA PSALMARO LIBRO KVINA UNUCENTDUDEK-NAŭ(시편 제129편)

솔석자 2018. 7. 5. 11:59

PSALMO CENTDUDEK NAŭ

Kanto de suprenirado.

 

1 Multe oni afliktis min de post mia juneco,

Diras Izrael,

2 Multe oni afliktis min de post mia juneco,

Sed oni min ne pereigis.

3 Sur mia dorso plugis plugistoj,

Faris siajn sulkojn longaj.

4 La Eternulo estas justa;

Li dishakis la ŝnurojn de la malvirtuloj.

5 Hontiĝu kaj turniĝu malantaŭen

Ĉiuj malamantoj de Cion.

6 Ili estu kiel tegmenta herbo, Kiu forvelkas, antaŭ ol oni ĝin elŝiris;

7 Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon

Nek garbiganto sian baskon.

8 Kaj la preterirantoj ne diros:

Beno de la Eternulo estu al vi,

Ni benas vin per la nomo de la Eternulo.