에스페란토 성경- 한글 성경/Nova-신약

01 SANKTA MATEO KVIN - 마태복음 제05장

솔석자 2020. 7. 5. 07:17

MATEO KVIN - 마태복음 제5장

 

1 Kaj vidinte la homamasojn, li supreniris sur la monton, kaj kiam li sidiĝis, liaj disĉiploj venis al li;

예수께서 무리를 보시고 산에 올라가 앉으시니 제자들이 나아온지라

2 kaj malferminte la buŝon, li instruis ilin, dirante:

입을 열어 가르쳐 가라사대

3 Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

심령이 가난한 자는 복이 있나니 천국이 저희 것임이요

4 Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.

애통하는 자는 복이 있나니 저희가 위로를 받을 것임이요

5 Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron.

온유한 자는 복이 있나니 저희가 땅을 기업으로 받을 것임이요

6 Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.

의에 주리고 목마른 자는 복이 있나니 저희가 배부를 것임이요

7 Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.

긍휼히 여기는 자는 복이 있나니 저희가 긍휼히 여김을 받을 것임이요

8 Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.

마음이 청결한 자는 복이 있나니 저희가 하나님을 볼 것임이요

9 Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.

화평케 하는 자는 복이 있나니 저희가 하나님의 아들이라 일컬음을 받을 것임이요

10 Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

의를 위하여 핍박을 받은 자는 복이 있나니 천국이 저희 것임이라

11 Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi.

나를 인하여 너희를 욕하고 핍박하고 거짓으로 너희를 거스려 모든 악한 말을 할 때에는 너희에게 복이 있나니

12 Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi.

기뻐하고 즐거워하라 하늘에서 너희의 상이 큼이라 너희 전에 있던 선지자들을 이같이 핍박하였느니라

13 Vi estas la salo de la tero; sed se la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos salita? ĝi jam taŭgas por nenio, krom por esti elĵetita kaj piedpremita de homoj.

너희는 세상의 소금이니 소금이 만일 그 맛을 잃으면 무엇으로 짜게 하리요 후에는 쓸데 없어 다만 밖에 버리워 사람에게 밟힐뿐이니라

14 Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kaŝita.

너희는 세상의 빛이라 산 위에 있는 동네가 숨기우지 못할 것이요

15 Kiam oni bruligas lampon, oni metas ĝin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo.

사람이 등불을 켜서 말 아래 두지 아니하고 등경 위에 두나니 이러므로 집안 모든 사람에게 비취느니라

16 Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.

이같이 너희 빛을 세상에 비취게 하여 저희로 너희 착한 행실을 보고 하늘에 계신 너희 아버지께 영광을 돌리게 하라

17 Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi.

내가 율법이나 선지자나 폐하러 온 줄로 생각지 말라 폐하러 온 것이 아니요 완전케하려 함이로라

18 Vere mi diras al vi: Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos.

진실로 너희에게 이르노니 천지가 없어지기 전에는 율법의 일점 일획이라도 반드시 없어지지 아니하고 다 이루리라

19 Tial, kiu malobservos unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo.

그러므로 누구든지 이 계명 중에 지극히 작은 것 하나라도 버리고 또 그같이 사람을 가르치는 자는 천국에서 지극히 작다 일컬음을 받을 것이요 누구든지 이를 행하며 가르치는 자는 천국에서 크다 일컬음을 받으리라

20 Ĉar mi diras al vi, ke se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj, vi tute ne eniros en la regnon de la ĉielo.

내가 너희에게 이르노니 너희 의가 서기관과 바리새인보다 더 낫지 못하면 결단코 천국에 들어가지 못하리라

21 Vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estos en danĝero de juĝado;

옛 사람에게 말한바 '살인치 말라 누구든지 살인하면 심판을 받게 되리라' 하였다는 것을 너희가 들었으나

22 sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado; kaj kiu diros al sia frato: Raka, tiu estos en danĝero de la sinedrio; kaj kiu diros: Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de Gehena de fajro.

나는 너희에게 이르노니 형제에게 노하는 자마다 심판을 받게 되고 형제를 대하여 라가라 하는 자는 공회에 잡히게 되고 미련한 놈이라 하는 자는 지옥 불에 들어가게 되리라

23 Tial, se vi prezentas vian oferon ĉe la altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraŭ vi,

그러므로 예물을 제단에 드리다가 거기서 네 형제에게 원망들을 만한 일이 있는 줄 생각나거든

24 lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon.

예물을 제단 앞에 두고 먼저 가서 형제와 화목하고 그 후에 와서 예물을 드리라

25 Konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto, kaj la juĝisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu ĵetita en malliberejon.

너를 송사하는 자와 함께 길에 있을 때에 급히 사화하라 그 송사하는 자가 너를 재판관에게 내어주어 옥에 가둘까 염려하라

26 Vere mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, ĝis vi pagos la lastan kodranton.

진실로 네게 이르노니 네가 호리라도 남김이 없이 다 갚기 전에는 결단코 거기서 나오지 못하리라

27 Vi aŭdis, ke estas dirite: Ne adultu;

또 간음치 말라 하였다는 것을 너희가 들었으나

28 sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro.

나는 너희에게 이르노니 여자를 보고 음욕을 품는 자마다 마음에 이미 간음하였느니라

29 Kaj se via dekstra okulo faligas vin, elŝiru kaj forĵetu ĝin; ĉar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo estus ĵetita en Gehenan.

만일 네 오른 눈이 너로 실족케 하거든 빼어 내버리라 네 백체 중 하나가 없어지고 온 몸이 지옥에 던지우지 않는 것이 유익하며

30 Kaj se via dekstra mano faligas vin, detranĉu kaj forĵetu ĝin; ĉar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo irus en Gehenan.

또한 만일 네 오른손이 너로 실족케 하거든 찍어 내버리라 네 백체 중 하나가 없어지고 온 몸이 지옥에 던지우지 않는 것이 유익하니라

31 Estas ankaŭ dirite: Kiu forsendos sian edzinon, tiu donu al ŝi eksedzigan leteron;

또 일렀으되 '누구든지 아내를 버리거든 이혼 증서를 줄 것이라' 하였으나

32 sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu forsendas sian edzinon, krom pro malĉasteco, igas ŝin adulti; kaj kiu edziĝos kun forsenditino, tiu adultas.

나는 너희에게 이르노니 누구든지 음행한 연고없이 아내를 버리면 이는 저로 간음하게 함이요 또 누구든지 버린 여자에게 장가드는 자도 간음함이니라

33 Plue, vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne rompu ĵurojn, sed plenumu viajn ĵurojn antaŭ la Eternulo;

또 옛 사람에게 말한바 '헛 맹세를 하지 말고 네 맹세한 것을 주께 지키라' 하였다는 것을 너희가 들었으나

34 sed mi diras al vi: Tute ne ĵuru; nek per la ĉielo, ĉar ĝi estas la trono de Dio;

나는 너희에게 이르노니 도무지 맹세하지 말찌니 하늘로도 말라 이는 하나님의 보좌임이요

35 nek per la tero, ĉar ĝi estas la benketo de Liaj piedoj; nek per Jerusalem, ĉar ĝi estas urbo de la granda Reĝo.

땅으로도 말라 이는 하나님의 발등상임이요 예루살렘으로도 말라 이는 큰 임금의 성임이요

36 Nek ĵuru per via kapo, ĉar vi ne povas fari eĉ unu haron blanka aŭ nigra.

네 머리로도 말라 이는 네가 한 터럭도 희고 검게 할 수 없음이라

37 Sed via parolo estu: Jes, jes, ne, ne; ĉio ekster tio estas el malbono.

오직 너희 말은 옳다 옳다, 아니라 아니라 하라 이에서 지나는 것은 악으로 좇아 나느니라

38 Vi aŭdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro dento;

또 '눈은 눈으로, 이는 이로 갚으라' 하였다는 것을 너희가 들었으나

39 sed mi diras al vi: Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian.

나는 너희에게 이르노니 악한 자를 대적지 말라 누구든지 네 오른편 뺨을 치거든 왼편도 돌려 대며

40 Kaj se iu deziras procesi kontraŭ vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaŭ vian mantelon.

또 너를 송사하여 속옷을 가지고자 하는 자에게 겉옷까지도 가지게 하며

41 Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du.

또 누구든지 너로 억지로 오리를 가게 하거든 그 사람과 십리를 동행하고

42 Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.

네게 구하는 자에게 주며 네게 꾸고자 하는 자에게 거절하지 말라

43 Vi aŭdis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon;

또 '네 이웃을 사랑하고 네 원수를 미워하라' 하였다는 것을 너희가 들었으나

44 sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj;

나는 너희에게 이르노니 너희 원수를 사랑하며 너희를 핍박하는 자를 위하여 기도하라

45 por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn.

이같이 한 즉 하늘에 계신 너희 아버지의 아들이 되리니 이는 하나님이 그 해를 악인과 선인에게 비취게 하시며 비를 의로운 자와 불의한 자에게 내리우심이니라

46 Ĉar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? ĉu ne tion saman faras eĉ la impostistoj?

너희가 너희를 사랑하는 자를 사랑하면 무슨 상이 있으리요 세리도 이같이 아니하느냐

47 Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? ĉu ne tion saman faras eĉ la nacianoj?

또 너희가 너희 형제에게만 문안하면 남보다 더 하는 것이 무엇이냐 이방인들도 이같이 아니하느냐

48 Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.

그러므로 하늘에 계신 너희 아버지의 온전하심과 같이 너희도 온전하라