에스페란토 성경- 한글 성경/Nova-신약

01 SANKTA MATEO DUDEK UNU - 마태복음 제21장

솔석자 2020. 9. 24. 05:08

MATEO DUDEK UNU - 마태복음 제21장

 

1 Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalem, kaj venis al Betfage, al la monto Olivarba, tiam Jesuo sendis du disĉiplojn, 2 dirante al ili: Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj vi tuj trovos azeninon ligitan, kaj azenidon kun ĝi. Ilin malligu kaj alkonduku al mi. 3 Kaj se iu diros ion al vi, respondu: La Sinjoro bezonas ilin; kaj tuj li sendos ilin.

저희가 예루살렘에 가까이 와서 감람산 벳바게에 이르렀을 때에 예수께서 두 제자를 보내시며 ○이르시되 「너희 맞은 편 마을로 가라 곧 매인 나귀와 나귀 새끼가 함께 있는 것을 보리니 풀어 내게로 끌고 오너라만일 누가 무슨 말을 하거든 주가 쓰시겠다 하라 그리하면 즉시 보내리라」 하시니

4 Kaj ĉi tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto, nome:

5 Diru al la filino de Cion: Jen via Reĝo iras al vi, Humila kaj rajdanta sur azeno, Kaj azenido, filo de ŝarĝobesto.

이는 선지자 이사야로 하신 말씀을 이루려 하심이라 일렀으되 ○'시온 딸에게 이르기를 네 왕이 네게 임하나니 그는 겸손하여 나귀, 곧 멍에 매는 짐승의 새끼를 탔도다 하라' 하였느니라

6 Kaj la disĉiploj iris, kaj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, 7 kaj alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn; kaj li sidis sur tion.

제자들이 가서 예수의 명하신 대로 하여 ○나귀와 나귀 새끼를 끌고 와서 자기들의 겉옷을 그 위에 얹으매 예수께서 그 위에 타시니

8 Kaj la pli granda parto de la homamaso sternis siajn vestojn sur la vojo; kaj aliaj detranĉis branĉojn de la arboj, kaj dismetis ilin sur la vojon.

무리의 대부분은 그 겉옷을 길에 펴며 다른 이는 나무 가지를 베어 길에 펴고

9 Kaj la homamaso, kiu iris antaŭ li, kaj kiu sekvis lin, kriis, dirante: Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; Hosana en la supera alto!

앞에서 가고 뒤에서 따르는 무리가 소리질러 가로되 「호산나 다윗의 자손이여 찬송하리로다 주의 이름으로 오시는 이여 가장 높은 곳에서 호산나」 하더라

10 Kaj li eniris en Jerusalemon, kaj la tuta urbo malkvietiĝis, dirante: Kiu estas ĉi tiu?

예수께서 예루살렘에 들어가시니 온 성이 소동하여 가로되 「이는 누구뇨」 하거늘

11 Kaj la homamasoj diris: Ĉi tiu estas la profeto, Jesuo el Nazaret en Galileo.

무리가 가로되 「갈릴리 나사렛에서 나온 선지자 예수라」 하니라 

12 Kaj Jesuo eniris en la templon de Dio, kaj elpelis ĉiujn vendantojn kaj aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj, kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj; 13 kaj li diris al ili: Estas skribite: Mia domo estas nomata domo de preĝo; sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.

예수께서 성전에 들어가사 성전 안에서 매매하는 모든 자를 내어쫓으시며 돈 바꾸는 자들의 상과 비둘기 파는 자들의 의자를 둘러 엎으시고 ○저희에게 이르시되 「기록된바 '내 집은 기도하는 집이라 일컬음을 받으리라' 하였거늘 너희는 강도의 굴혈을 만드는도다」 하시니라

14 Kaj blinduloj kaj lamuloj venis al li en la templo, kaj li sanigis ilin.

소경과 저는 자들이 성전에서 예수께 나아오매 고쳐주시니

15 Sed la ĉefpastroj kaj skribistoj, vidinte la mirindaĵojn, kiujn li faris, kaj la knabojn kriantajn en la templo, kaj dirantajn: Hosana al la Filo de David, indignis, 16 kaj diris al li: Ĉu vi aŭdas, kion ĉi tiuj diras? Kaj Jesuo diris al ili: Jes; ĉu vi neniam legis: El la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj Vi perfektigis laŭdon?

대제사장들과 서기관들이 예수의 하시는 이상한 일과 또 성전에서 소리질러 「호산나 다윗의 자손이여」 하는 아이들을 보고 분하여 ○예수께 말하되 「저희의 하는 말을 듣느뇨」 예수께서 가라사대 「그렇다 '어린 아기와 젖먹이들의 입에서 나오는 찬미를 온전케 하셨나이다' 함을 너희가 읽어본 일이 없느냐」 하시고

17 Kaj lasinte ilin, li eliris el la urbo al Betania, kaj tie loĝis.

그들을 떠나 성밖으로 베다니에 가서 거기서 유하시니라

18 Kaj matene, dum li revenis al la urbo, li malsatis.

이른 아침에 성으로 들어오실 때에 시장하신지라

19 Kaj vidante figarbon apud la vojo, li iris al ĝi, kaj trovis sur ĝi nenion krom folioj; kaj li diris al ĝi: Ne plu estu frukto sur vi por eterne. Kaj tuj la figarbo forvelkis.

길가에서 한 무화과나무를 보시고 그리로 가사 잎사귀 밖에 아무 것도 얻지 못하시고 나무에게 이르시되 「이제부터 영원토록 네게 열매가 맺지 못하리라」 하시니 무화과나무가 곧 마른지라

20 Kaj kiam la disĉiploj vidis, ili miris, dirante: Kiel rapide la figarbo forvelkis!

제자들이 보고 이상히 여겨 가로되 「무화과나무가 어찌하여 곧 말랐나이까」

21 Kaj Jesuo responde diris al ili: Vere mi diras al vi: Se vi havos fidon kaj ne dubos, vi ne nur faros la aferon de la figarbo, sed eĉ se vi diros al ĉi tiu monto: Estu formovita kaj ĵetita en la maron; tio plenumiĝos. 22 Kaj ĉion, kion vi petos per preĝado, kredante, vi ricevos.

예수께서 대답하여 가라사대 「내가 진실로 너희에게 이르노니 만일 너희가 믿음이 있고 의심치 아니하면 이 무화과나무에게 된 이런 일만 할 뿐 아니라 이 산더러 들려 바다에 던지우라 하여도 될 것이요너희가 기도할 때에 무엇이든지 믿고 구하는 것은 다 받으리라」 하시니라

23 Kaj kiam li jam venis en la templon, la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj de la popolo venis al li, dum li instruis, kaj ili diris: Laŭ kia aŭtoritato vi faras ĉi tion? kaj kiu donis al vi tian aŭtoritaton?

예수께서 성전에 들어가 가르치실쌔 대제사장들과 백성의 장로들이 나아와 가로되 「네가 무슨 권세로 이런 일을 하느뇨 또 누가 이 권세를 주었느뇨」

24 Kaj Jesuo responde diris al ili: Mi ankaŭ faros al vi unu demandon; kaj se vi tion diros al mi, mi ankaŭ diros al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion. 25 La baptado de Johano, de kie ĝi estis? El la ĉielo, aŭ el homoj? Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo, li diros al ni: Kial do vi ne kredis al li? 26 Sed se ni diros: El homoj, ni timas la popolon, ĉar ĉiuj opinias Johanon profeto.

예수께서 대답하시되 「나도 한 말을 너희에게 물으리니 너희가 대답하면 나도 무슨 권세로 이런 일을 하는지 이르리라요한의 세례가 어디로서 왔느냐 하늘로서냐 사람에게로서냐」 저희가 서로 의논하여 가로되 만일 하늘로서라 하면 어찌하여 저를 믿지 아니하였느냐 할 것이요 ○만일 사람에게로서라 하면 모든 사람이 요한을 선지자로 여기니 백성이 무섭다 하여

27 Kaj ili responde diris al Jesuo: Ni ne scias. Li ankaŭ diris al ili: Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.

예수께 대답하여 가로되 「우리가 알지 못하노라」 하니 예수께서 가라사대 「나도 무슨 권세로 이런 일을 하는지 너희에게 이르지 아니하리라

28 Kiel ŝajnas al vi? Unu viro havis du filojn; kaj li venis al la unua, kaj diris: Filo, iru hodiaŭ kaj laboru en la vinberĝardeno. 29 Kaj li respondis kaj diris: Mi ne volas; sed poste li pentis kaj iris. 30 Kaj li venis al la dua, kaj diris tion saman. Kaj li responde diris: Mi iros, sinjoro; kaj ne iris. 31 Kiu el la du plenumis la volon de la patro? Ili diris: La unua. Jesuo diris al ili: Vere mi diras al vi, ke la impostistoj kaj malĉastistinoj iras antaŭ vi en la regnon de Dio. 32 Ĉar Johano venis al vi en vojo de justeco, kaj vi ne kredis al li; sed la impostistoj kaj malĉastistinoj kredis al li. Kaj vi, kiam vi vidis, eĉ ne pentis poste, por kredi al li.

그러나 너희 생각에는 어떠하뇨 한 사람이 두 아들이 있는데 맏아들에게 가서 이르되 '얘 오늘 포도원에 가서 일하라'  하니대답하여 가로되 '아버지여 가겠소이다' 하더니 가지 아니하고둘째 아들에게 가서 또 이같이 말하니 대답하여 가로되 '싫소이다' 하더니 그 후에 뉘우치고 갔으니그 둘 중에 누가 아비의 뜻대로 하였느뇨」 가로되 「둘째 아들이니이다」 예수께서 저희에게 이르시되 「내가 진실로 너희에게 이르노니 세리들과 창기들이 너희보다 먼저 하나님의 나라에 들어가리라요한이 의의 도로 너희에게 왔거늘 너희는 저를 믿지 아니하였으되 세리와 창기는 믿었으며 너희는 이것을 보고도 종시 뉘우쳐 믿지 아니하였도다

33 Aŭskultu alian parabolon: Estis viro dommastro, kiu plantis vinberĝardenon, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis en ĝi vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis. 34 Kaj kiam alproksimiĝis la sezono de fruktoj, li sendis siajn sklavojn al la kultivistoj, por ricevi siajn fruktojn. 35 Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurĝis unu, kaj mortigis alian, kaj ŝtonbatis alian. 36 Li sendis ankoraŭ aliajn sklavojn, pli multajn ol la unuaj; kaj ili faris al ili tiel same. 37 Sed poste li sendis al ili sian filon, dirante: Ili respektos mian filon. 38 Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si: Ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredaĵon. 39 Kaj ili kaptis lin, elĵetis lin el la vinberejo, kaj mortigis lin. 40 Kiam do venos la sinjoro de la vinberejo, kion li faros al tiuj kultivistoj?

다시 한 비유를 들으라 한 집 주인이 포도원을 만들고 산울로 두르고 거기 즙 짜는 구유를 파고 망대를 짓고 농부들에게 세로 주고 타국에 갔더니실과 때가 가까우매 그 실과를 받으려고 자기 종들을 농부들에게 보내니농부들이 종들을 잡아 하나는 심히 때리고 하나는 죽이고 하나는 돌로 쳤거늘다시 다른 종들을 처음보다 많이 보내니 저희에게도 그렇게 하였는지라후에 자기 아들을 보내며 가로되 '저희가 내 아들은 공경하리라' 하였더니농부들이 그 아들을 보고 서로 말하되 '이는 상속자니 자 죽이고 그의 유업을 차지하자' 하고이에 잡아 포도원 밖에 내어쫓아 죽였느니라그러면 포도원 주인이 올 때에 이 농부들을 어떻게 하겠느뇨

41 Ili diris al li: Tiujn malbonulojn li mizere pereigos, kaj li luigos la vinberejon al aliaj kultivistoj, kiuj donos al li la fruktojn en iliaj sezonoj.

저희가 말하되 「이 악한 자들을 진멸하고 포도원은 제때에 실과를 바칠 만한 다른 농부들에게 세로 줄찌니이다」

42 Jesuo diris al ili: Ĉu vi neniam legis en la Skriboj:

Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj,

Fariĝis ŝtono bazangula:

De la Eternulo ĉi tio fariĝis,

Kaj ĝi estas miraklo en niaj okuloj?

예수께서 가라사대 「너희가 성경에 '건축자들의 버린 돌이 모퉁이의 머릿돌이 되었나니 이것은 주로 말미암아 된 것이요 우리 눈에 기이하도다' 함을 읽어 본 일이 없느냐

43 Tial mi diras al vi: La regno de Dio estos prenita for de vi, kaj estos donita al nacio, kiu liveros ĝiajn fruktojn. 44 Kaj kiu falas sur tiun ŝtonon, tiu rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, ĝi tiun polvigos.

그러므로 내가 너희에게 이르노니 하나님의 나라를 너희는 빼앗기고 그 나라의 열매 맺는 백성이 받으리라이 돌 위에 떨어지는 자는 깨어지겠고 이 돌이 사람 위에 떨어지면 저를 가루로 만들어 흩으리라 하시니

45 Kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj, aŭdinte liajn parabolojn, komprenis, ke li parolas pri ili. 46 Kaj celante kapti lin, ili timis la popolon, ĉar oni opiniis lin profeto.

대제사장들과 바리새인들이 예수의 비유를 듣고 자기들을 가리켜 말씀하심인 줄 알고 ○잡고자 하나 무리를 무서워하니 이는 저희가 예수를 선지자로 앎이었더라